Svislando

Svislando (ankaŭ Svisio aŭ Svisujo, aŭ, kiel traduko de Schweizerische Eidgenossenschaft kaj samsignifaj alilingvaj vortoj, Svisa Konfederacio aŭ Helveta Konfederacio; historie ankaŭ Helvetio) estas lando en Centra Eŭropo, inter Ĵuraso kaj Alpoj. La oficialaj lingvaj nomoj estas la jenaj:
- Germana: Die Schweiz aŭ oficiale Schweizerische Eidgenossenschaft;
- Franca: Suisse aŭ oficiale Confédération Suisse;
- Itala: Svizzera aŭ oficiale Confederazione Svizzera;
- Romanĉa: Svizra aŭ oficiale Confederaziun Svizra;
- Latina oficiale: Confoederatio Helvetica (tio estas la deveno de la oficiala mallongigo CH).
La alemana (germana lokadialekta) nomo estas Schwiiz.
Svislando limas en nordo al Germanio, en oriento al Aŭstrio kaj Liĥtenŝtejno, en sudo al Italio, kaj en okcidento al Francio.
Unua svisa kernlando estiĝis en la jaro 1291 per la fondo de la tiel nomita Svisa Ĵurkomunumo, al kiu aliĝis iom post iom pliaj urboj, kaj kiu konkeris diversajn aliajn teritoriojn. La sendependeco de la Ĵurkomunumo estis unuan fojon oficiale rekonita de la imperio en 1648. La unua tutasvisa ŝtato tamen kreiĝis nur okaze de la Helveta Revolucio en 1798, kaj la hodiaŭa federacia svisa ŝtato fondiĝis en 1848.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La ĉefregionoj
[redakti | redakti fonton]Geografie Svislando dividiĝas, depende kiel oni difinas la dividon, en tri ĝis ses ĉefregionojn, nome la Alpojn, la Svisa Mezlando, kiu konsistas el la Antaŭalpoj, mezlandaj ebenaĵoj kaj lagoj, kaj la Ĵuraso. Pli ol 90% de la loĝantaro vivas en la Svisa Mezlando, al kiu tamen apartenas nur triono de la svisa teritorio. La urbo Bazelo apartenas al la Malaltebenaĵo de Supra Rejno kaj kelkaj lokoj en Tiĉino al la ebenaĵo de Pado.

La riversistemoj
[redakti | redakti fonton]Svislando fakte dividiĝas al kvar riversistemoj, kiuj (ĉu hazardo) preskaŭ kongruas kun la lingvaj regionoj. La kvar riversistemoj nutras kvar malsamajn marojn.


La akvokolekta regiono de la riversistemo Rejno-Aro kun la escepto de parto de la Lago de Neŭŝatelo kongruas pli-malpli kun la germanlingva teritorio de Svislando sen la supera Valezo. La ĉefaj svisaj alfluantoj de Rejno kaj Aro estas Emme, Sarino, Reuss, Limato, Turo, Töss, Ergolz kaj Birs. La Rejno fluas al la Norda Maro (Atlantiko), kaj ĝi estas de la maro ŝipebla ĝis Svislando.[1]
Inn (Danubo)
[redakti | redakti fonton]La ĉefa alfluanto de la Danubo, la rivero Inn (romanĉe En, esperantigite Eno) fontas en la romanĉlingva regiono de Svislando en Engadino, Grizono. La akvo de la Inn alfluas tra la Danubo la Nigran Maron.[2]
Tiĉino kaj Adda (Pado)
[redakti | redakti fonton]La rivero Tiĉino estas unu el la ĉefaj alfluantoj de la Pado. Krome ankaŭ Adda kaj kelkaj de ĝiaj alfluantoj inter kiu Poschiavino alfluas al Pado. La akvokolekta regiono de la svisdevenaj alfluantoj de Pado kongruas kun la itallingva parto de Svislando. La riversistemo Tiĉino/Adda-Pado alfluas al la Adriatiko.[3]
La akvokolekta regiono de Rodano apartenas kun la escepto de la supra Valezo al la franclingva teritorio de Svislando. Al la riversistemo de Rodano apartenas ankaŭ la rivero Doubs, kiu fontas en Ĵuraso. La riversistemo de Rodano alfluas al la Mediteraneo.[4][5]
La svisaj lagoj
[redakti | redakti fonton]Svislando ne disponas pri marbordo, sed Svislando estas riĉa je multaj grandaj kaj malgrandaj lagoj. La plej grandaj estas Bodenlago, Lemano, Lago de Neŭŝatelo, Kvarkantona Lago, Majora Lago, Lago de Lugano kaj Lago de Zuriko. La plej multaj lagoj estiĝis post la fino de la glaciepoko per la retiriĝintaj glaĉeroj. Ekzistas tamen ankaŭ lagoj, kiuj estiĝis per naturaj baraĵoj post montara rokfalo kaj ne forgendas la multnombraj baraĵlagoj, kiuj servas al la produktado de akvoelektra energio.

La plej grandaj urboj
[redakti | redakti fonton]- Zuriko (410 mil)
- Ĝenevo (185 mil)
- Bazelo (160 mil)
- Berno (125 mil)
- Laŭzano (117 mil)
- Vinterturo (100 mil)
Vidu ankaŭ: Listo de urboj en Svislando
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]La 31-an de decembro 2011 vivis 7 952 600 personoj en Svislando, inter ili 61,5% germanlingvaj svisoj, 17,1% franclingvaj svisoj, 6,4% italoj, 3,4% itallingvaj svisoj kaj 2,5% germanoj.[6]
Lingvoj
[redakti | redakti fonton]
Svislando havas tri oficialajn ŝtatajn lingvojn (germana, franca, itala kaj la romanĉa estas duone ŝtata lingvo), kaj krome du senteritoriajn landajn lingvojn (kiuj estis oficiale rekonitaj en la jaro 1997 per la ratifiko de la Eŭropa Ĉarto de la regionaj kaj malplimultaj lingvoj), nome la jeniŝan lingvon de la svisaj ciganoj (proksimume 0,5 % de la loĝantaro) kaj la jidan lingvon de svisaj judoj precipe en la vilaĝoj Endingen kaj Lengnau (laŭcifere tamen tre malgranda grupo). Preskaŭ 30% de la Svisa loĝantaro estas eksterlandaj almigrintoj, pro kio en Svislando krom la 6 landaj lingvoj ankaŭ estas parolataj multnombraj aliaj lingvoj, inter kiuj la serbo-kroata (3%), hispana (1,7%), portugala (1,4%), turka (0,9%) kaj la angla (0,9%, procentaĵoj laŭ la stato de la jaro 1990). Pri la germana lingvo en Svislando endas atentigi, ke skribatas ĝenerale la norma germana lingvo, sed parolatas la multaj dialektoj de la alemana aŭ svisgermana lingvo. Artikolo 8 de la svisa federacia konstitucio postulas lingvan liberecon por ĉiu, do garantias al ĉiu individuo la rajton paroli sian denaskan aŭ preferitan lingvon kaj akiri en ĝi literaturon kaj edukon. Tiu rajto tamen ne signifas, ke la individuo povas en trafiko kun aŭtoritatoj postuli, ke tiuj devas komuniki kun ŝi aŭ li en lia aŭ ŝia lingvo. En oficialaj rilatoj validas la teritoria principo, nome la loka oficiala lingvo. En trafiko kun federaciaj instancoj eblas utiligi libere unu el la kvar oficialaj svisaj lingvoj (la romanĉa tamen atingis la statuson de oficiala lingvo nur per la nova konstitucio en la jaro 1999, antaŭ ĝi estis nur tiel nomita nacia lingvo). Ĉiuj leĝoj estas tradukataj al la franca, la germana kaj la itala. La romanĉa estas duone ŝtata, ĉar unue oni ne tradukas ĉiujn leĝojn en ĝin, tamen kaj due la civitanoj rajtas ekrilati kun la registaro en Berno uzante la romanĉan.[7][8]
Pro la kreskanta influo de imperiisma angla lingvo - la turisma industrio kaj internaciaj entreprenoj postulas la scion de t.n. lingvo franka.[mankas fonto]
En multaj kantonoj devige estas instruata la angla - anstataŭ oficialaj ŝtataj lingvoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]
Svisa Ĵurkomunumo (1291-1798)
[redakti | redakti fonton]Dum la jaro 1291 de la Sankta Romia Imperio apartiĝis la tri prakantonoj, Ŝvico, Urio kaj Untervaldo, kaj fondis la Svisan Ĵurkomunumon. Tiu alianco estis konfirmita per la Federacia Letero de 1291, kiu estas konservita en la Svisa Federacia Arkivo en Ŝvico. Al la ĵurkomunumo aliĝis iom post iom novaj kantonoj, kiuj serĉis protekton kontraŭ la habsburganoj kaj aliaj regnoj en tiama mezepoka Eŭropo. Tio estis la urbaj ŝtatetoj Zuriko, Berno, Lucerno, kaj la kantonoj Glaruso kaj Zugo. Aliaj teritorioj kaj kantonoj alvenis al Svislando sekve de militaj konkeroj, kiel Tiĉino kaj Vaŭdo. Al la antaŭindustria svisa ĵurkomunumo apartenis ankaŭ la urboj Rottweil en hodiaŭa Germanio kaj Savojo en hodiaŭa Francio. Nur okaze de la Vestfalia Paco en la jaro 1648 la imperiestro de la Sankta Romia Imperio de Germana Nacieco cedis al la ĵurkomunumo la ŝtatan sendependecon. En la tempo de la reformacio sub Zvinglo en Zuriko kaj Kalvino en Ĝenevo la ĵurkomunumo apartiĝis en protestantan kaj katolikan partion. La ĵurkomunumo tamen neniam estis ŝtato en la hodiaŭa senco sed precipe milita kaj ankaŭ ekonomia unio multe pli loza tamen ol la hodiaŭa Eŭropa Unio. La supera kaj fakte ununura organo de la Svisa Ĵurkomunumo estis la Svisa Dieto, kunsido de la deputitoj de la membro-ŝtatoj, kiu kunvenis ĉiujare en loko okaze elektita.[9]

Helveta Respubliko (1798-1803)
[redakti | redakti fonton]Sekve de la Franca Revolucio okazis revoluci-eksporto al Svislando kaj la Helveta Revolucio kun subteno de francaj trupoj sub Napoleono kondukis al la kreo de la Helveta Respubliko, kiu estis la unua tutsvisa ŝtato. Kiam kreiĝis la Helveta Respubliko Napoleono deprenis de Grizono la regionon Valtelino, kaj la Grandduklando Badenio konkeris la urbon Rottweil, kiu ĝis tiam estis membro de la Svisa Ĵurkomunumo. En Ĵuraso, kiu ĝis tiam grandparte apartenis al la Princepiskopejo Bazelo estiĝis en 1798 la Raŭraka Respubliko, kiu tamen vivis nur mallonge kaj de Napoleono estis integrita al Francio. Ĝenevo cetere en tiu epoko ne apartenis al la Helveta Respubliko sed al Francio.[10]
Svisa restaŭrado (1803-1848)
[redakti | redakti fonton]Post la kapitulaco de Napoleono ankaŭ en Svislando okazis restaŭrado de la malnova ordo, tamen la ideo de tutsvisa federacia ŝtato ne plu estis forigebla el la kapo de la ĉefe junaj radikaluloj. Dum la Viena Kongreso en 1815 Svislando deklaris eternan neŭtralecon, kiu estis agnoskita de la tiamaj eŭropaj ĉefpotencoj solene. Svislando devigis sin per tiu neŭtraleco defendi la trafikvojojn tra la Alpoj precipe tra Gotardo, ne enmiksiĝi en la politikon de la aliaj ŝtatoj, dum aliflanke la subskribintaj ŝtatoj de la viena traktato garantiis, neniam ataki milite Svislandon. La Viena Kongreso ankaŭ fiksis la definitivajn limojn de Svislando, kiuj kun malmultaj modifoj validas ĝis hodiaŭ. La kongreso atribuis al Svislando la Ĵurason, kiu tiam fariĝis parto de Kantono Berno. El la sendependa urbo Ĝenevo kaj diversaj ĉirkaŭaj urboj kaj vilaĝoj, kiuj ĝis tiam apartenis al Savojo, estis formita Kantono Ĝenevo, kiu per la verdikto de la Viena Kongreso fariĝis ankaŭ svisa kantono. La epoko de la restaŭrado en Svislando staris sub la signo de la unua industriiĝo kaj de la fakto, ke la kamparaj regionoj postulis sendependecon de la urboj, al kiuj ili devis pagi altajn tributojn sen posedi egalajn rajtojn.[11]
La apartiĝo de Svislando en protestantan kaj katolikan partion kondukis al severa krizo: la katolikaj kamparkantonoj sub gvido de la Kantono Lucerno kreis la Apartfederacion (germane: Sonderbund). Tio estis defendo-ligo farita inter la konservemaj svisaj kantonoj Lucerno, Friburgo, Zugo kaj la t.n. prakantonoj Ŝvico, Urio, Nidvaldo. La ligo estiĝis en aŭtuno 1843 ĉe konferenco en la kuracloko Rothen. En septembro 1845 aliĝis ankaŭ la Kantono Valezo.
Sekvis la Apartfederaci-Milito. Dank' al la saĝeco de generalo Guillaume-Henri Dufour, la milito rapide finiĝis kaj la Apartfederacio estis dissolvita. Post la malvenko kontraŭ la federaciaj trupoj en novembro 1847 tiu ĉi defendoligo malfondiĝis.[12]
Fondiĝo de la Svisa Federacio (1848)
[redakti | redakti fonton]Sekvo de la Apartfederaci-Milito estis la malpermeso de la Jezuitoj kaj la malpermeso fondi en Svislando novajn monaĥejojn, leĝoj kiuj estis nuligitaj nur fine de la 20-a jarcento. Post la Apartfederacia milito en Svislando estis deklarita la religia paco en Svislando kaj la religia libereco estis garantiita en la federacia konstitucio. Per la artikolo 162 de la Federacia Konstitucio ĉia atako al la religia paco, nome la blasfemo kontraŭ dio kaj fiparolado pri religia kredo estis metita sub puno.[13]
Dum la cetera Eŭropo estis paralizita en nova krizo (estis la tempo de la Marta Revolucio) en Svislando la radikaluloj Radikal-Demokrata Partio de Svislando prenis la potencon. Svislando akceptis en 1848 sian Federacian Konstitucion kaj fariĝis la nun konata federacia ŝtato, konsistante el tiam 22 plenkantonoj (el inter kiuj 3 estis dividitaj al duonkantonoj) kaj estis elektita la unua Federacia Konsilio. La eksteraj limoj de Svislando ekde la Helveta Respubliko restis firmaj kaj ankaŭ la kantona subdivido ne plu ŝanĝiĝis, kun la escepto de la Kantono Ĵuraso, kiu estiĝis nur en la jaro 1971 per apartiĝo de la franclingva parto de la Kantono Berno.
La Federacia Ŝtato
[redakti | redakti fonton]
Oni enkondukis unuecan sistemon de pezoj kaj mezuroj, kaj en 1850 la svisa franko fariĝis la unueca valuto de Svislando, kompletigita per la WIR-franko en 1934.[14] Artikolo 11 de la konstitucio malpermesis la sendadon de trupoj por militservi eksterlanden, kio markis la finon de eksterlanda militservo. Tio tamen havis escepton koncerne servon al la Sankta Seĝo, kaj la svisoj estis ankoraŭ devigitaj servi al Francisko la 2-a de la Du Sicilioj; svisaj gvardianoj ĉeestis la sieĝon de Gaeta en 1860.
Grava klaŭzo de la konstitucio estis, ke ĝi povis esti tute reverkita, se necese, tiel ebligante ĝin evolui kiel tuto anstataŭ esti modifita per unu amendo post alia.[15]
Tiu bezono baldaŭ evidentiĝis, kiam la loĝantarkresko kaj la sekvinta Industria Revolucio kondukis al postuloj modifi la konstitucion konforme al tio. La loĝantaro malakceptis fruan skizon en 1872, sed modifoj kondukis al ĝia akcepto en 1874.[16] Ĝi enkondukis la fakultativan referendumon pri leĝoj je federacia nivelo. Ĝi ankaŭ establis federacian respondecon pri defendo, komerco kaj juraj aferoj.
En 1891, la konstitucio estis reviziita kun nekutime fortaj elementoj de rekta demokratio, kiuj restas unikaj hodiaŭ.[16]
Moderna historio
[redakti | redakti fonton]
Svislando ne estis invadita dum neniu el la mondmilitoj. Dum la Unua Mondmilito, Svislando gastigis la revoluciulon kaj fondinton de Sovetunio, Vladimir Iljiĉ Uljanov (Vladimir Lenin), kiu restis tie ĝis 1917.[17] La svisa neŭtraleco estis serioze pridubita pro la mallongdaŭra afero Grimm-Hoffmann en 1917. En 1920, Svislando aliĝis al la Ligo de Nacioj, kies sidejo estis en Ĝenevo, post kiam ĝi estis esceptita de militaj devoj.[18]
Dum la Dua Mondmilito, la germanoj ellaboris detalajn planojn por invado,[19] sed Svislando neniam estis atakita.[16] Svislando sukcesis resti sendependa danke al kombinaĵo de milita malkuraĝigo, koncedoj al Germanio kaj bonŝanco, ĉar intervenis pli vastaj eventoj dum la milito.[20][21] Generalo Henri Guisan, nomumita ĉefkomandanto por la daŭro de la milito, ordonis ĝeneralan mobilizon de la armitaj fortoj. La svisa milita strategio ŝanĝiĝis de senmova defendo ĉe la landlimoj al organizita longdaŭra elĉerpa milito kaj retiriĝo al fortaj, bone provizitaj pozicioj alte en la Alpoj, konataj kiel la Reduit. Svislando estis grava bazo por spionado fare de ambaŭ flankoj kaj ofte peris komunikadon inter la potencoj de la Akso kaj la Aliancanoj.[21]
La komerco de Svislando estis blokita kaj de la Aliancanoj kaj de la Akso. Ekonomia kunlaboro kun Nazia Germanio — ekzemple la aĉetado de oro (kio ebligis al Germanio aĉeti eksterlandajn varojn) kaj la etendo de kredito — variis laŭ la perceptita verŝajneco de invado kaj la havebleco de aliaj komercaj partneroj.[22] Tiaj koncedoj atingis sian kulminon post kiam decida fervoja ligo tra la Viŝi-reĝima Francio estis interrompita en 1942, kio lasis Svislandon (kune kun Liĥtenŝtejno) tute izolita de la cetera mondo per teritorio kontrolata de la Akso. Dum la milito, Svislando internigis pli ol 300 000 rifuĝintojn[23] kun la helpo de la Internacia Ruĝa Kruco, kies sidejo estas en Ĝenevo. Striktaj politikoj pri enmigrado kaj azilo, kaj ankaŭ la financaj rilatoj kun Nazia Germanio, fariĝis polemikaj fine de la 20-a jarcento.[22]:521
Dum la milito, la Svisa Aerarmeo intervenis kontraŭ aviadiloj de ambaŭ flankoj; ĝi paf-faligis 11 entrudantajn aviadilojn de la Luftwaffe en majo kaj junio 1940, kaj poste devigis aliajn entrudantojn surteriĝi post ŝanĝo de politiko sekve de minacoj el Germanio. Pli ol 100 aliancanaj bombaviadiloj kaj iliaj skipoj estis internigitaj. Inter 1940 kaj 1945, Svislando estis bombita de la Aliancanoj, kio kaŭzis mortojn kaj damaĝojn al posedaĵoj.[21] Inter la bombarditaj urboj kaj lokoj estis Bazelo, Brusio, Chiasso, Cornol, Ĝenevo, Koblenz, Niederweningen, Rafz, Renens, Samedan, Ŝafhaŭzo, Stein am Rhein, Tägerwilen, Thayngen, Vals kaj Zuriko. Aliancanaj fortoj asertis, ke la bombardoj – kiuj malobservis la 96-an Militartikolon – rezultis el navigaj eraroj, ekipaĵaj paneoj, vetercirkonstancoj kaj pilot-eraroj. Svisoj esprimis timon kaj zorgon, ke la bombardoj celis premi Svislandon por ke ĝi ĉesigu ekonomian kunlaboron kaj neŭtralecon rilate al Nazia Germanio.[24] Militkortumaj proceduroj okazis en Anglio. Usono pagis 62 milionojn da svisaj frankoj kiel kompenson.
La sinteno de Svislando rilate al rifuĝintoj estis komplika kaj polemika; dum la milito ĝi akceptis ĝis 300 000 rifuĝintojn[23], dum ĝi rifuzis dekojn da miloj da aliaj[22]:107, inkluzive de judoj persekutataj de la nazioj.[22]:114 Fakte dum la svisaj aŭtoritatoj obeis la premojn de Nazia Germanio rilate al judoj kaj tial iĝis komplico de miloj da mortoj, multaj privatuloj helpis rifuĝintojn, kiel fama kazo de Paul Grüninger, kiu pro tio suferis persekutajn procesojn. La svisa stato prokrastis la rehabilitadon de tiuj privatuloj, same kiel de svisaj volontuloj kiuj defendis la demokration en la Hispana Enlanda Milito, kio rezultis en polemiko dum la fino de la 20-a jarcento kaj eĉ dum la 21-a jarcento.[25]
Post la milito, la svisa registaro eksportis kreditojn per la bonfara fonduso konata kiel Schweizerspende kaj kontribuis al la Plano Marshall por helpi la rekuperon de Eŭropo – klopodoj, kiuj finfine profitigis la svisan ekonomion.[22]:521
Dum la Malvarma Milito, svisaj aŭtoritatoj pripensis la konstruadon de svisa nuklea bombo.[26] Eminentaj nukleaj fizikistoj ĉe la Svisa Federacia Instituto pri Teknologio en Zuriko, kiel ekzemple Paul Scherrer, igis tion realisma eblo. [27] En 1988, la Instituto Paul Scherrer estis fondita honore al li por esplori la terapiajn uzojn de teknologioj pri neŭtrona disigo.[28] Financaj problemoj rilate al la defenda buĝeto kaj etikaj konsideroj malhelpis la asignon de la necesaj grandaj financaj rimedoj, kaj la Traktato pri Ne-Disvastigo de Nukleaj Armiloj de 1968 estis konsiderata valida alternativo. La planoj konstrui nukleajn armilojn estis forlasitaj antaŭ 1988.[29] Svislando aliĝis al la Konsilio de Eŭropo en 1963.[20]

Svislando estis la lasta okcidenta respubliko (la Princlando Liĥtenŝtejno sekvis en 1984), kiu donis al virinoj la voĉdonrajton. Iuj svisaj kantonoj aprobis tion en 1959, dum sur federacia nivelo ĝi estis atingita en 1971 kaj – post rezisto – en la lasta kantono, Appenzell Innerrhoden (unu el nur du restantaj Landsgemeinde, kune kun Glaruso), en 1990.[16][30] Post akiro de la voĉdonrajto sur federacia nivelo, virinoj rapide akiris politikan gravecon. La unua virino en la sep-membra plenuma Federacia Konsilio estis Elisabeth Kopp, kiu servis de 1984 ĝis 1989,[16] kaj la unua ina prezidanto estis Ruth Dreifuss en 1999.[31]
En 1979, partoj de la kantono Berno sendependiĝis de Berno kaj formis la novan kantonon Ĵuraso. La 18-an de aprilo 1999, la svisa loĝantaro kaj la kantonoj voĉdonis favore al tute reviziita federacia konstitucio.[16]
Nur en 2002 Svislando fariĝis plena membro de Unuiĝintaj Nacioj, lasante Vatikanurbon kiel la lastan vaste agnoskitan ŝtaton sen plena membreco en UN.[32] Svislando estas fonda membro de EFTA, sed ne de la Eŭropa Ekonomia Areo (EEA). Peto pri membreco en Eŭropa Unio estis sendita en majo 1992, sed ne progresis post la malakcepto de la EEA en decembro 1992[16], kiam Svislando okazigis referendumon pri ĝi. Sekvis pluraj referendumoj pri la demando pri EU; pro opozicio de la civitanoj, la peto pri membreco estis retirita. Tamen, la svisa leĝaro iom post iom ŝanĝiĝas por kongrui kun tiu de EU, kaj la registaro subskribis duflankajn interkonsentojn kun Eŭropa Unio. Svislando, kune kun Liĥtenŝtejno, estas ĉirkaŭata de EU ekde la aliĝo de Aŭstrio en 1995. La 5-an de junio 2005, svisaj balotantoj per 55-procenta plimulto aprobis la aliĝon al la traktato de Schengen – rezulto, kiun komentistoj pri EU konsideris signo de subteno.[20] En septembro 2020, la Svisa Popola Partio (SVP) iniciatis referendumon por ĉesigi la pakton, kiu ebligis liberan moviĝon de homoj el EU.[33] Tamen, la balotantoj malakceptis tiun provon repreni kontrolon pri enmigrado, malaprobante la proponon per proksimume 63 % kontraŭ 37 %.[34]
La 9-an de februaro 2014, 50,3 % de la svisaj balotantoj aprobis iniciaton lanĉitan de la Svisa Popolpartio (SVP/UDC) por limigi enmigradon. Tiu iniciato estis ĉefe subtenata de kamparaj (57,6 % da aprobo) kaj ĉirkaŭurbaj grupoj (51,2 % da aprobo) kaj izolitaj urbetoj (51,3 % da aprobo), kaj ankaŭ de forta plimulto (69,2 % da aprobo) en Tiĉino, dum metropolaj centroj (58,5 % da malaprobo) kaj la franclingva parto (58,5 % da malaprobo) malaprobis ĝin.[35] En decembro 2016 oni atingis politikan kompromison kun EU, kiu forigis kvotojn por EU-civitanoj, sed tamen permesis favoran traktadon de laborpetantoj bazitaj en Svislando.[36] La 27-an de septembro 2020, 62 % de la svisaj balotantoj malaprobis la referendumon de SVP kontraŭ la libera moviĝo.[37]
Politika sistemo
[redakti | redakti fonton]Subsidiareca principo
[redakti | redakti fonton]Esenca trajto de la svisa politika sistemo estas la maksimuma divido de la politika potenco. La liberalaj principoj de la Radikal-Demokrata Partio de Svislando, kiu estis la ideliveranto por la Svisa ŝtato, estis, ke neniu unuopulo havu tro da potenco. Neniam plu en Svislando devos ebli starigon de diktaturo aŭ feŭdisma sistemo. Laŭ tiu-ĉi principo oni elektis por Svislando la principon de maksimuma subsidiareco. Plej malgranda aŭtonoma unuo estas la komunumoj, super ili troviĝas la kantonoj, kiuj estas suverenaj ŝtatoj. Je federacia nivelo estas regulita nur, kio ne povas esti regulita pli bone je nivelo de kantono aŭ komunumo.
Ĉar Svislando estas rekta demokratio la supera leĝodona povo estas la popolo mem.

Federacia parlamento
[redakti | redakti fonton]Ĝi plenumigas tiun funkcion unuflanke per la ne-rekta kanalo, nome la Federacia Asembleo (germane Bundesversammlung, france Assemblée fédérale, itale Assemblea federale). La asembleo konsistas el la Nacia Konsilio (Nationalrat, Conseil National, Consiglio Nazionale) (200 seĝoj) kaj la Kantona Konsilio (Ständerat, Conseil des États, Consiglio degli Stati) (46 seĝoj). La anojn de la Kantona Konsilio nomumas la kantonoj (duo po kantono, unu po duonkantono), dum la membroj de la Nacia Konsilio estas elektataj laŭproporcie de la tuta svisa popolo.
Rektdemokrataj rajtoj
[redakti | redakti fonton]La povo de la federacia parlamento tamen estas grave limigita per kvar esencaj demokratiaj rajtoj:
Referendumo
[redakti | redakti fonton]Per referendumo la popolo en publika voĉdono povas decidi pri ŝanĝoj de la federacia konstitucio kaj federaciaj leĝoj. Ŝanĝo de konstitucio devas esti devige submetita al publika baloto, leĝmodifoj devas esti submetitaj al publika baloto, se iu ajn civitano kolektas 50'000 subskribojn de voĉdonrajtaj svisoj. Referendumaj decidoj estas definitivaj kaj devigaj por parlamento kaj registaro. Eĉ se en multaj kazoj la popolo diras jes al parlamentaj leĝo- kaj konstituci-proponoj, la nur ekzisto de la referenduma rajto jam kaŭzas, ke la parlamento ĉiam devas atenti, formuli moderajn leĝproponojn, kiuj ne riskas referenduman fiaskon.
Dum referendumo estas bremso por malhelpi enkondukon de nova leĝo, la popolo havas ankaŭ rektan leĝodonan rajton, nome la popol-iniciato: Kolektante 100'000 subskribojn de voĉdonrajtaj svisoj, ĉiu svisa civitano povas postuli pere de federacia popoliniciato modifon de la federacia konstitucio. Plej multaj iniciatoj ĉe balotoj malakceptiĝas, tamen en multaj kazoj la popoliniciato kaŭzis, ke la federacia parlamento elverkis pli moderan leĝoproponon ol la iniciato mem, kiu poste trovis la subtenon de pli-multo.[38]
Ŝtata iniciato
[redakti | redakti fonton]Iniciativrajton havas ankaŭ la kantonoj: Ĉiu kantono povas per ŝtata iniciato postuli la enkondukon de nova leĝo je federacia nivelo. En pluraj kantonoj, kiel ekzemple Zuriko unuopa civitano povas postuli, ke la kantono lanĉu ŝtatan iniciaton, kio signifas, ke en Svislando teorie ĉiu unuopa civitano povas kaŭzi federacian voĉdonon per simpla letero al la kantona registaro.
Ŝtata referendumo
[redakti | redakti fonton]Finfine la plimulto de la kantonaj registaroj povas postuli kontraŭ la volo de la federacia parlamento per ŝtata referendumo la voĉdonon pri nova leĝo. Tiu-ĉi rajto nur unu-foje en la svisa historio estis aplikita, kiam en la jaro 2005 estis faligita la impostreformo, kiu favorigintus la riĉulojn laŭ la kontraŭuloj.
Kritiko de la rekta demokratio
[redakti | redakti fonton]En multaj landoj kiel ekzemple Germanio (kaj, malpli ofte, ankaŭ en Svislando mem) politikistoj timas rektan demokration. Ili argumentas, ke tiaj rekt-demokrataj rajtoj komplete paralizus la ŝtaton kaj ke politiko ne kapablus reagi al problemoj rapide.
Al tio tipe respondas la subtenantoj de rekta demokratio, ke la Svisa Federacio ekde 1848 bonege funkciis kaj estis unu el la plej stabilaj landoj de la mondo. La svisa ekonomio prosperas kaj la lando estas la plej riĉa lando kun plej alta vivnivelo sur la tuta planedo. Interese estas speciale, ke la svisa popolo (ofte kontraŭ la volo de parlamento kaj registaro) ofte favoris ekologion kaj mediprotektadon kaj publikan trafikon: limigo de rapideco al 120 kilometrojn hore estis same akceptita en publika voĉdono kiel la investoj al la publika trafiko, dume estis akceptita fine de la 20-a jarcento popoliniciato, kiu postulis halton de konstruo de atomenergiaj centraloj dum dek jaroj kaj submetis konstruon de novaj atomcentraloj devige al popola voĉdono. La svisa sistemo do ĉefe limigus la povon de politikaj partioj.[39][40]
La realiganta instanco (ekzekutivo) troviĝas en la manoj de la Federacia Konsilio. La Federacian Konsilion elektas la Federacia Asembleo. Ĝi konsistas el sep personoj kaj ĝia prezidanto, kiu estas unu el la sep membroj de la konsilio, ŝanĝiĝas ĉiu-jare.
La supera jurisdikcia instanco estas la Svisa Federacia Tribunalo. Ĝia ĉefsidejo troviĝas en Lausanne. Ĝi havas subinstancojn kiel la Svisa Federacia Puntribunalo, kies sidejo troviĝas en Belinzono. La membroj de la Svisa Federacia Tribunalo estas elektitaj de la Nacia Asembleo laŭ propono de la Federacia Konsilio je vivodaŭro (tio signifas ĝis emeritiĝo).
Politikaj partioj en Svislando
[redakti | redakti fonton]

Svislando estas la 3a plej riĉa lando en la mondo laŭ indicoj de MEP (Malneta Enlanda Produkto) po kapo,[41] kun 52.879 internaciaj dolaroj po kapo en 2005. La malneta nacia produkto estas la jena: entute 305 miliardoj $, pokape 40.63 $ [mankas fonto].
Ĉar la lando ne havas aliron al la maro kaj do estas senhavena, Svislando devas importi ĉiujn siajn krudaĵojn surtere kaj tial tre dependas de la ekonomiaj politikoj kaj komercaj limigoj de siaj komercaj partneroj. Tial Svislando establis tre evoluintan industrion.
Malgraŭ esti lando malriĉa je naturaj resursoj, Svislando sukcesis tre bone integriĝi en la kampo de industrio kaj ekonomio. Svisa industrio ne aspiras al amasproduktado, sed fokusigas siajn klopodojn sur produktado, kiu postulas kompetentecon kaj precizecon. Anstataŭ havi poluantajn fabrikojn, la svisoj specialiĝis pri luksaj produktoj kaj teknologio kaj tiel sukcesis eltiri la plej bonan el la industria revolucio. La svisaj produktoj estas konataj en la mondo kiel havantaj bonegan kvaliton, inter la famaj inter ili la horloĝoj, la tranĉiloj (ekz. Svisa tranĉilo) same kiel la svisaj fromaĝoj kaj ĉokolado.
La svisoj ne spertas la damaĝojn de aero kaj akvopoluado, kiun la industrio alportis al la resto de la mondo, ĉar ili trinkas akvon, kiu devenas el glaĉeroj kaj ne el subtera akvo, ĉar signifa parto de ilia elektro estas produktita el hidrelektraj digoj kaj ĉar ili zorgas pri aferoj de media kvalito kiel reciklado de rubaĵoj. Svislando eksportas ĉefe maŝinindustrian produktaĵon, kemiaĵojn, horloĝojn, nutraĵojn kaj ĉokoladon.
En Svislando, ekzistas multaj privataj lernejoj, studioj kaj edukaj institucioj en la kampo de teknologio, komerco kaj hoteloj, kiuj ĉiujare produktas milojn da tre specialigitaj diplomiĝintoj.
La limigita agrikultura areo estas kultivita en intensa metodo per maksimuma mekanizado. Kie agrikultura kultivado ne estas inda aŭ ebla, tie la areo estas rezervita por paŝtejo kaj uzita por kreskigi brutaron de elektita raso. Fakte, la du plej elstaraj agrikulturaj produktoj de Svislando estas vino kaj fromaĝo.
Svislando ne estas membro de la Eŭropa Unio sed de la Eŭropa Liber-komerca Asocio (ELKA), kadro paralela al la Unio establita en 1960. Tamen, male al la aliaj membroj de la unio, kiuj reguligas siajn komercajn rilatojn kun Eŭropo ene de la tiel nomata "Eŭropa Ekonomia Areo" (EEA), Svislando bazigas siajn komercajn rilatojn kun Eŭropo sur duflankaj interkonsentoj. Notindas ke Svislando ankaŭ ne estis membro de la Unuiĝintaj Nacioj ĝis 2002.
Svislando origine estis agrikultura lando. En la Alpoj kaj en Ĵuraso, la kamparanoj ĉefe vivas de alppaŝtejabovbredado produktante lakton kaj fromaĝon. Svisaj lakto kaj fromaĝoj ankoraŭ hodiaŭ estas gravaj eksportproduktoj, sed pro la disvolviĝanta teknkiko en la agrikulturo hodiaŭ nur malpli ol 5% de la laboristaro pergajnas sian vivon en la agrikultura sektoro. En la mezlando precipe en la Zurika Vinlando kaj ankaŭ en la plivarmaj deklivoj sude de la Alpoj en Tiĉino, en Valezo kaj ĉe la Lemano kaj la Lago de Neŭŝatelo oni kultivas vinon kaj fruktojn, dum en la Svisa Mezlando oni plantas legomojn tritikon, terpomojn, zukerrapojn kaj aliajn agroproduktojn. Kvankam en la kliŝoj de Svislando oni ankaŭ pro la mitoj de Vilhelmo Tell kaj Heidi emas kredi, ke Svislando estas agrikultura lando, ĝi fakte eĉ ne 60% de ĝia nutraĵo povas produkti mem.
Tekstilindustrio
[redakti | redakti fonton]Jam en la frua 19-a jarcento precipe pro la abunde ekzistanta akvo-energio la industrio akiris pli kaj pli signifan rolon. Unue disvolviĝis tekstilindustrio baziĝante sur hejmlaboro. Sekvis ŝpin- kiaj teksaĵfabrikoj precipe en la Zurika Oberlando. La urbo Zuriko dankas sian riĉecon al la prosperanta tekstilindustrio de la 19-a jarcento. Nuntempe la tekstilindustrio en Svislando pli kaj pli perdis sian signifon, ĉar teksaĵoj el Ĉinuoj inundas la mondan merkaton je prezoj, je kiu ne eblas produkti en Svislando. Sukcese vivtenas sin entreprenoj, kiuj evoluigas specialajn materialojn, kiel ekzemple inteligentajn vestaĵojn, kiuj per integrita komputiltekniko povas servi al sciencistoj, sportistoj aŭ handikapitaj homoj.
Maŝinindustrio
[redakti | redakti fonton]Kun la tekstilindustrio evoluis ankaŭ la maŝinindustrio, unue en la sektoro de la konstruo de tekstilmaŝinoj. Per la konstruado de fervojoj ekprosperis lokomotiv- kaj vagonfabrikoj. Per la tutmondiĝo Svislando pro altaj salajrokostoj en la klasikaj industrioj nuntempe ne plu estas konkurenckapabla. Tiun malavantaĝon svisoj kompensis per alte specialigita industrio, kies evoluo postulas altnivelan edukadon kaj altan laborkvaliton. Kaj svsiaj entreprenoj ankaŭ sukcese trovis niĉojn, kiujn amasindustrio en la tria mondo ne facile povas okupi.
Horloĝoindustrio
[redakti | redakti fonton]Post la unua krizo de la tekstilindustrio precipe en la neŭŝatela Ĵuraso la entreprenistoj devis serĉi alternativon. Tiel naskiĝis fine de la 19-a jarcento precipe en urboj kiel Ĉaŭdefono la horloĝindustrio, por kiu Svislando hodiaŭ estas mondfama; konsekvence disvolviĝis dumtempe la anarkiistaj ideoj, notinde sine de la Ĵurasa Federacio stimulata de Bakunino.
Nutraĵo kaj ĉokolado
[redakti | redakti fonton]Ankaŭe la nutraĵindustrio ludas rolon en la svisa ekonomio. Svislando estas la naskiĝlando kaj sidejo de Nestlé, la plej granda nutraĵkompanio de la mondo. Fama Svislando estas por sia ĉokoladindustrio. Gravaj ĉokoladentreprenoj estas Lindt & Sprüngli kaj Chocolat Tobler.
En la dua duono de la 19-a jarcento ĉefe la britoj kaj rusoj malkovris Svislandon kiel turisma celo. Per la konstruo de montaraj fervojoj kaj la kreskanta interesiĝo pri vintraj sportoj kiel skiado, Svislando fariĝis grava turisma celo. Sed ankaŭ somere precipe la Alpoj invitas al migrado kaj montgrimpado. Famaj turismaj regionoj estas la Berna Oberlando, Grizono kaj Valezo. En urboj kiel Davos danke al la aparta altecklimato estiĝis kuracturismo. Ekzistas en Svislando ankaŭ multaj akvomineralfontoj, ĉirkaŭ kiuj estiĝis kuracbanejoj, kiel ekzemple en Baden.[42]
Servoperado kaj bankoj
[redakti | redakti fonton]En la 20-a jarcento precipe ankaŭ por la politika stabileco kaj la nepartopreno de Svislando en la mondmilitoj ekprosperis la servo- kaj financsektoroj. Svislando kaj precipe Zuriko fariĝis grava internacia centro por bankoj kaj komerco.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]
Svislando havas hodiaŭ la plej bone funkciantan publikan trafiksistemon de la mondo. La koro de tiu-ĉi trafiksistemo certe estas la Svisaj Federaciaj Fervojoj. La kvar ĉefaj aksoj estas la du linioj de oriento al okcidento (de Sankt-Galo tra Zuriko, Berno, Laŭzano al Ĝenevo kaj de Romanshorn tra Zuriko, Bielo, Neŭŝatelo al Ĝenevo) kaj de nordo al sudo (de Bazelo tra Berno, Lötschberg, Sempiono al Domodossola kaj de Ŝafhaŭzo, Zuriko, Ŝvico respektive Bazelo, Lucerno tra Gotardo al Tiĉino). Krom la Svisaj Federaciaj Fervojoj ekzistas ankaŭ diversaj privataj kaj kantonaj fervojkompanioj, kiel ekzemple la Svisa Sudorienta Fervojo aŭ la Berno-Lötschberg-Sempiono-Fervojo. Svislando disponas pri la plej densa fervojreto de la mondo, kies tuta longeco estas pli ol 5000 km kaj pri la plej densa horaro, nome averaĝe ĉiujn sep minutojn cirkulas trajno je ĉiu linio.[43]
La plej signifa transportentrepreno krom la Svisaj Federaciaj Fervojoj en Svislando estas la entrepreno Poŝtaŭto de la Svisa Poŝto, kiu funkciigas aŭtobusreton en la tuta lando. Poŝtaŭto kaj Svisaj Federaciaj Fervojoj firme kunlaboras kaj kunordigas siajn horarojn, tarifojn kaj biletojn.
Densa nacia reto de aŭtovojoj interligas ĉiujn svisajn regionojn kaj gravajn urbojn. Por la nord-sud-trafiko gravas la du tra-alpaj tuneloj tra la Gotardo kaj la San Bernardino. [44]
Granda defio por la stratkonstruistioj en Svislando estas la Alpoj kaj la Ĵurasa Montaro. Jam en antikva tempo la homoj komencis konstrui montpasejstratojn por superi tiujn gravajn trafikobstaklojn. La plej konata certe estas la Gotardpasejo, kies konstrui en la 13-a jarcento efektive kreis la ekzistokialon por la Svisa Ĵurkomunumo.
Aero
[redakti | redakti fonton]Svislando disponas pri tri interkontinentaj flughavenoj nome en Zuriko, Ĝenevo kaj en Bazelo la trilandan flughavenon Bazelo-Mulhaŭzo-Frajburgo. Internaciaj flughavenoj krome ekzistas en Altenrhein, Belp (Berno), Grenchen kaj Lugano.
Edukado kaj scienco
[redakti | redakti fonton]Ĉiam gravan rolon en Svislando ludis ankaŭ la esplorado. La unua universitato estis fondita en 1460 en Bazelo. La federacio kaj la kantonoj de Svislando jam en la 19-a jarcento enorme investis en la edukadon kaj kreiĝis pluraj renomaj faklernejoj kaj universitatoj. Pluraj nobelpremiitoj, interalie Albert Einstein, esploradis en Svisujo.
La ŝtataj esplorejoj estas la du teknikaj altlernejoj ETHZ en Zuriko kaj EPFL en Laŭzano, kaj la dek universitatoj. Famaj esplor-institutoj estas CERN, la Paul-Scherrer-Institut kaj EMPA.
Svisio estas konata pro sia longa tradicio de kemia kaj medicina esplorado. Nuntempe oni ankaŭ celas novajn esplorterenojn kiel nanoteknologion, komputsciencon, kosmosciencon kaj klimatsciencon. La graveco de la scienco por Svisujo devenas precipe de tio, ke Svisujo estas lando malriĉa je krudmaterialoj.
La publika edukado estas afero de kantonoj. Svislando ne havas edukministron. En la ĉefurbo Berno estas sidejo de Svisa Konferenco de la Direktoroj de la Publika Edukado. Jen la retejo de tiu konferenco.
Svisa kuirarto
[redakti | redakti fonton]La plej konataj tipaj svisaj manĝaĵoj estas la fonduo (fandita fromaĝo, kiun oni manĝas per panpecoj trampitaj en ĝi), rakledo (fandita fromaĝo, manĝata sur terpomoj), roŝtio (roŝtitaj terpomoj) kaj muslio (kaĉeto el fruktoj kun tiversaj grajnoj kaj jugurto). Krom tiuj tre famaj manĝaĵoj ĉiu svisa regiono posedas sian propran tipan lokan kuirarton.
Religio
[redakti | redakti fonton]Svislando ne havas oficialan ŝtatan religion, kvankam ĉiukaze la plejmulto de la kantonoj (krom Ĝenevo kaj Neuchâtel) agnoskas oficialajn ekleziojn, inkluzive de la Katolika Eklezio kaj la Svisa Protestanta Eklezio. Ĉi tiuj eklezioj, plus en kelkaj kantonoj la Prakatolika Eklezio kaj Judaj kongregacioj, estas financitaj de oficiala impostado de anoj.
Kristanismo estas la plej granda religio en Svislando, dividita preskaŭ egale inter la Katolika Eklezio (41,8% de la loĝantaro) kaj diversaj Protestantaj konfesioj (40%). Enmigrado dum lastaj jaroj alportas Islamanojn (4,3%, plejparte Albanojn, kaj tiuj plejparte el Kosovo) kaj Ortodoksanojn (1,8%) kiel notindajn religiajn malplimultojn. La demoskopio (opini-sondado) "Eŭrop-barometro" de 2005 trovis, ke 48% estas teistoj, 39% konfesas kredon je "spirito aŭ vivoforto", 9% estas ateistoj, kaj 4% agnostikaj.
La plej grandaj urboj (Berno, Zuriko kaj Bazelo) estas plejparte Protestantaj. Meza Svislando, kaj ankaŭ Tiĉino, estas tradicie Katolikaj. La Svisa Konstitucio de 1848—influita de la tiam freŝa impreso de la bataloj de Katolikaj kontraŭ Protestantaj kantonoj dum la Apartfederacia Milito (Sonderbund) konscie difinis ŝtaton kun garantiata grup-reprezentado, por ebligi pacan kunekzistadon de Katolikoj kaj Protestantoj.
Plebiscito en 1980 petanta kompletan apartigon de eklezio kaj ŝtato estis klare malakceptita, kun nur 21,1% voĉdonoj subtenintaj.
Ceteraj informoj
[redakti | redakti fonton]Administra divido
[redakti | redakti fonton]Svislando dividiĝas en 26 kantonoj. Vidu ankaŭ kantonoj (Svislando)
| ISO / aŭtokodo | blazono | kantono | aliĝo | ĉefurbo | loĝantoj 1 |
areo 2 |
loĝantoj per km² – 3 | komunumoj5 | lingvoj |
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ZH | Zuriko | 1351 | Zuriko | 1'272'600 (1) |
1'729 (7) |
729 (3) |
171 | germana | |
| BE | Berno | 1353 | Berno | 957'100 (2) |
5'959 (2) |
160 (15) |
398 | germana, franca | |
| LU | Lucerno | 1332 | Lucerno | 356'400 (7) |
1'493 (9) |
238 (9) |
97 | germana | |
| UR | Urio | 1291 | Altdorf | 35'100 (24) |
1'077 (11) |
33 (25) |
20 | germana | |
| SZ | Ŝvico | 1291 | Ŝvico | 137'500 (17) |
908 (13) |
150 (16) |
30 | germana | |
| OW | Obvaldo * | 1291 | Sarno | 33'300 (25) |
491 (19) |
68 (22) |
7 | germana | |
| NW | Nidvaldo * | 1291 | Stans | 39'800 (22) |
276 (22) |
143 (18) |
11 | germana | |
| GL | Glaruso | 1352 | Glaruso | 38'200 (23) |
685 (17) |
56 (23) |
27 3 (ekde 2011) |
germana | |
| ZG | Zugo 8 |
1352 | Zugo | 106'500 (18) |
239 (24) |
440 (5) |
11 | germana | |
| FR | Friburgo | 1481 | Friburgo | 254'000 (11) |
1'671 (8) |
149 (17) |
182 | franca, germana | |
| SO | Soloturno | 1481 | Soloturno | 247'900 (12) |
791 (16) |
313 (7) |
126 | germana | |
| BS | Bazelo Urba * | 1501 | Bazelo | 185'600 (15) |
37 (26) |
5'046 (1) |
3 | germana | |
| BL | Bazelo Kampara * | 1501 | Liestal | 266'100 (10) |
518 (18) |
513 (4) |
86 | germana | |
| SH | Ŝafhaŭzo | 1501 | Ŝafhaŭzo | 73'800 (19) |
298 (20) |
248 (8) |
33 | germana | |
| AR | Apencelo Ekstera * | 1513 | Herisaŭ 4 |
52'600 (21) |
243 (23) |
217 (12) |
20 | germana | |
| AI | Apencelo Interna * 13 |
1513 | Apencelo | 15'200 (26) |
173 (25) |
87 (20) |
6 | germana | |
| SG | Sankt-Galo | 1803 | Sankt-Galo | 460'000 (5) |
2'026 (6) |
227 (11) |
89 | germana | |
| GR | Grizono | 1803 | Koiro | 187'800 (14) |
7'105 (1) |
26 (26) |
208 | germana, romanĉa, itala | |
| AG | Argovio | 1803 | Araŭo | 569'300 (4) |
1'404 (10) |
403 (6) |
231 | germana | |
| TG | Turgovio | 1803 | Fraŭenfeld | 234'300 (13) |
991 (12) |
235 (10) |
80 | germana | |
| TI | Tiĉino | 1803 | Bellinzona | 322'300 (8) |
2'812 (5) |
114 (19) |
201 | itala | |
| VD | Vaŭdo | 1803 | Laŭzano | 654'100 (3) |
3'212 (4) |
205 (14) |
382 | franca | |
| VS | Valezo | 1815 | Sion | 291'600 (9) |
5'224 (3) |
55 (24) |
158 | franca, germana | |
| NE | Neŭŝatelo | 1815 | Neŭŝatelo | 168'400 (16) |
803 (15) |
209 (13) |
62 | franca | |
| GE | Ĝenevo | 1815 | Ĝenevo | 430'600 (6) |
282 (21) |
1'520 (2) |
45 | franca | |
| JU | Ĵuraso | 1979 | Delemonto | 69'100 (20) |
838 (14) |
82 (21) |
83 | franca | |
| CH | Svislando | 1291 | Berno | 7'459'100 | 41'285 | 174 | 2'773 | germana, franca, itala, romanĉa |
Rimarkoj:
|
|
- * = duonkantonoj: duonkantonoj Ausserrhoden kaj Innerrhoden estigas kantonon Appenzell, Bazelo Kampara kaj Bazelo Urba formas kantonon Bazelo, Nidwalden kaj Obwalden formas Unterwalden.
Esperanto en Svislando
[redakti | redakti fonton]Landa Esperanto-Asocio estas Svisa Esperanto-Societo fondita en 1903. Aktivaj lokaj Esperanto-grupoj kaj societoj ekzistas nuntempe en Bazelo, Berno, Ĝenevo, La Chaux-de-Fonds, Laŭzano, Neŭŝatelo, Wil (Sankt-Galo) kaj Zuriko. En Svislando okazis Universalaj Kongresoj en 1906 en Ĝenevo, en 1913 en Berno, 1925 en Ĝenevo, 1939 en Berno, 1947 en Berno kaj 1979 en Lucerno.[45]
De la 13a ĝis la 16a de majo 2015 okazis en Svislando, en Neŭŝatelo kaj La Chaux-de-Fonds CDELI la tria tutmonda Kolokvo pri Instruado de Esperanto, organizita de ILEI.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Radioprelego de-ro Arthur Baur, Sonarkivo de CDELI: "Rejno ĝis Zurzach"
- ↑ Radioprelego de d-ro Arthur Baur, Sonarkivo de CDELI: "La rivero Inn"
- ↑ Radioprelego de d-ro Arthur Baur, Sonarkivo de CDELI: "La rivero Tiĉino"
- ↑ Radioprelego de d-ro Arthur Baur el Sonarkivo de CDELO: La rivero Rodano, 1
- ↑ Radioprelego de d-ro Arthur Baur el Sonarkivo de CDELO: La rivero Rodano, 2
- ↑ Stato de la loĝantaro de Svislando, retejo de la Svisa federacia oficejo pri statistiko
- ↑ Svisa Federacia leĝo pri la landaj lingvoj kaj la interkompreniĝo inter la lingvaj komunumoj
- ↑ Radioprelego de d-ro Arthur Baur en sonarkivo de CDELI: "Kvarlingva Svislando"
- ↑ Fonto: Andreas Würgler: Ĵurkomunumo en Historia Leksikono de Svislando (2012-02-08)
- ↑ Fonto: Andreas Fankhauser: Helveta Respubliko en Historia Leksikono de Svislando (2011-01-27)
- ↑ Fonto: Christian Koller: Svisa Restaŭrado en Historia Leksikono de Svislando (2012-01-12)
- ↑ René Roca: Sonderbund, en: Historia Leksikono de Svislando (germane, france kaj itale)
- ↑ Fonto: Andreas Kley: Fondo de la Federacia Ŝtato de 1848 en Historia Leksikono de Svislando (2012-06-15)
- ↑ "The WIR, the supplementary Swiss currency since 1934". The Economy Journal. Arkivita el la originalo la 12an de Junio 2021. Alirita la 12an de Junio 2021.
- ↑ Ducrest, Jean Pierre. (1987) Histoire de la Suisse. Editions Fragnière. OCLC 702317703.
- 1 2 3 4 5 6 7 "A Brief Survey of Swiss History". Federal Department of Foreign Affairs. Arkivita el la originalo la 26an de Junio 2009. alirita la 22an de Junio 2009.
- ↑ Lenin and the Swiss non-revolution (angle) (19a de Mao 2006). Arkivita el la originalo je 8a de Februaro 2023. Alirita 8a de Februaro 2023 .
- ↑ van Ginneken, Anique H. M. (2006). Historical Dictionary of the League of Nations. Scarecrow Press. p. 182. ISBN 9780810865136.
- ↑ Urner, Klaus. (2002) "Let's Swallow Switzerland": Hitler's Plans against the Swiss Confederation. Lanham, Maryland: Lexington Books, p. 4, 7. ISBN 978-0-7391-0255-8. OCLC 46472272.
- 1 2 3 "Brief History of Switzerland". Nations Online. Arkivita el la originalo la 8an de Majo 2014. Alirita la 27an de Novembro 2009.
- 1 2 3 Book Review: Halbrook, Stephen P. Target Switzerland: Swiss Armed Neutrality in World War II. Rockville Centre, NY: Sarpedon, 1998. Arkivita el la originalo je 1a de Decembro 2009. Alirita 2a de Decembro 2009 .
- 1 2 3 4 5 (2002) Final Report of the Independent Commission of Experts Switzerland. Zurich: Pendo Verlag. ISBN 978-3-85842-603-1.
- 1 2 "Asylum" en germana, franca kaj itala en la retejo Historical Dictionary of Switzerland.
- ↑ . Diplomacy of Apology. Arkivita el la originalo je 5a de Majo 2007. Alirita 5a de Majo 2007 .
- ↑ Paul Reichsteiner, "Svisaj civitanoj, batalintaj en la franca kaj itala reistado kontrau nacisocialismo kaj faŝismo" Sennaciulo, 1453-1455, julio-oktobro 2026, ISSN 1163-0442. pp. 8-10.
- ↑ States Formerly Possessing or Pursuing Nuclear Weapons. Arkivita el la originalo je 26a de Januaro 2015. Alirita 6a de Marto 2014 .
- ↑ Fischer, Patrick, "Als die Schweiz eine Atombombe wollte", 8 April 2019. (de-DE)
- ↑ . Paul Scherrer Institut seit 30 Jahren im Dienst der Wissenschaft (germane) (15a de Oktobro 2018). Arkivita el la originalo je 3a de Majo 2022. Alirita 3a de Majo 2022 .
- ↑ . Swiss Nuclear Bomb. International Physicians for the Prevention of Nuclear War (9 October 2010). Arkivita el la originalo je 5a de Marto 2014. Alirita 6a de Marto 2014 .
- ↑ Yvonne Voegeli & Werner Seitz: "Women's suffrage" en germana, franca kaj itala en la reta Historical Dictionary of Switzerland, 4a de Aprilo 2023.
- ↑ Parlamentsgeschichte. Arkivita el la originalo je 3a de Majo 2022. Alirita 3a de Majo 2022 .
- ↑ Thomas Fleiner. (5a de Aŭgusto 2005) Swiss Constitutional Law. Kluwer Law International. ISBN 978-90-411-2404-3.
- ↑ . Swiss to vote on whether to end free movement deal with EU (25a de Septembro 2020). Arkivita el la originalo je 25a de Septembro 2020. Alirita 25a de Septembro 2020 .
- ↑ Chazan, David, "Large majority of Swiss reject bid to rein in immigration from EU, says exit poll", The Telegraph, 27a de Septembro 2020.
- ↑ Abstimmungen – Indikatoren, Abstimmung vom 9. Februar 2014: Initiative 'Gegen Masseneinwanderung' (de, fr). Swiss Federal Statistical Office, Neuchâtel 2014 (9a de Februaro 2014). Arkivita el la originalo je 21a de Aprilo 2014. Alirita 20a de Aprilo 2014 .
- ↑ . EU and Switzerland agree on free movement (angle) (22a de Decembro 2016). Arkivita el la originalo je 8a de Februaro 2023. Alirita 8a de Februaro 2023 .
- ↑ "Switzerland referendum: Voters reject end to free movement with EU", BBC News, 27a de Septembro 2020. (en-GB)
- ↑ Fonto: Bernard Degen: Popoliniciato en Historia Leksikono de Svislando (2013-07-25)
- ↑ Peer Teuwsen: "Direkte Demokratie - Alle Macht dem Volk" en "Zeit Online", 31-an de majo 2012, konsultita 2016-09-30
- ↑ "Rekta Demokratio", klariga teksto en la retejo de la svisa registaro (en germana, franca, itala, angla, hispana, ĉina, japana, rusa kaj portugala lingvoj, konsultita 2016-09-30
- ↑ "Austria". International Monetary Fund. Alirita la 2an de Julio 2017.
- ↑ Radioprelego de d-ro Arthur Baur en la sonarkivo de CDELI: "Turismo en Svislando"
- ↑ Vidu: Retejo de la Svisaj Federaciaj Fervojoj
- ↑ Radioprelego de d-ro Arthur Baur en la sonarkivo de CDELI: "La reto de la svisaj aŭtostradoj"
- ↑ (Fonto: Andreas E. Künzli: Universalaj Lingvoj en Svislando p 697-704)
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- D-ro Arthur Baur: La fenomeno Svislando (originale verkita en Esperanto, Zuriko 1979)
- Andreas Künzli: Universalaj Lingvoj en Svislando (kun tekstoj en la naciaj lingvoj de Svislando kaj en Esperanto, La Chaux-de-Fonds 2006)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Bazaj informoj pri Svislando en la vikio de UEA esperante
- Oficiala retejo de Svislando
- Oficiala retejo de la Svisa Federacia Administracio
- Retejo de la svisa turisma organizaĵo
- Sistema kolekto de la svisa leĝaro (en germana, franca kaj itala lingvoj, parte ankaŭ en la romanĉa kaj angla)
- Historia Leksikono de Svislando Arkivigite je 2010-02-17 per la retarkivo Wayback Machine
- KP167 Svislando. Malgranda sed grava lando meze de okcidenta Eŭropo, epizodo de la podkasto Kern.punkto, aperinta 2019-08-19 esperante
- SvislandoArkivigite je 2024-11-14 per la retarkivo Wayback Machine en Monda faktolibro de CIA
| ||||||||




