Regionoj de Belgio
Aspekto
Estas tri ŝtataj regionoj de Belgio:
- la Flandra Regiono aŭ Flandrio, plejparte nederlandlingva, regata de la Flandra Registaro, en la norda duono inkluzive de la marbordo,
- la Valona Regiono aŭ Valonio, suda preskaŭ duono, grandparte franclingva, malplimulte en la orienta parto germanlingva kaj
- la Brusela Ĉefurba Regiono
De tio necesas diferencigi la tri kulturajn kaj lingvajn komunumojn de Belgio, kiuj ĝuste respegulas la tri ŝtatajn lingvojn:
- la flandra komunumo de Belgio, nederlandlingva, en la norda duono inkluzive de la marbordo,
- la franclingva komunumo de Belgio en la suda preskaŭ duono kaj
- la germanlingva komunumo de Belgio en malvasta plej orienta landoparto,
La flandra kaj valona regionoj plu dividiĝas al 10 belgaj provincoj.
| Komunumoj kaj Regionoj de Belgio | |
|
Regionoj:
Flandra Regiono -
Valonio -
Brusela Ĉefurba Regiono |