Saltu al enhavo

Masud Barzani

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Masud Barzani
Persona informo
مەسعوود بارزانی
Mesûd Barzanî
Naskiĝo 16-an de aŭgusto 1946 (1946-08-16) (80-jaraĝa)
en Mahabad,  Republic of Mahabad
Religio sunaismo • islamo vd
Lingvoj kurda • araba vd
Ŝtataneco Irako Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio PDK Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Mustafa Barzani Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Hamail Zebari (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Idris Barzani (en) Traduki • Ubaidullah Barzani (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Masrur Barzani Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v • d • r

Masud BARZANI (en la kurda مه‌سعوود بارزانی, ankaŭ laŭ franca latinliterigo skribata Massoud Barzani) estas iraka Kurda politikisto kaj eksa prezidanto de Aŭtonoma Regiono Kurdistano (2005-2017). Li estas la nuna gvidanto de la Partio Demokratia de Kurdio (PDK) ekde 1979.[1]

Barzani estas la filo de Mustafa Barzani, la fama kurda naciisma estro kaj kiu fondis la partion PDK en 1946. Dum la Iran-Iraka milito, kiu daŭris de 1980 ĝis 1988, li batalis kontraŭ Irakaj Registaraj Fortoj kaj li gvidis la kurdan ribelon kontraŭ Irako en 1991.[2] Post tio sekura rifuĝejo estis establita en Iraka Kurdio de Usono, Britio kaj Francio. Oni malpermesis, ke irakaj trupoj funkcias ene de la regiono, kaj kurdoj komencis aŭtonoman regadon, kie PDK gvidas la nordon kaj PUK gvidas la sudon.[3]tamen PUK kaj KDP-membroj okupiĝas pri armita konflikto de 1994 ĝis 1998 post packontrakto sponsorita de Usono en Vaŝintono en 1998.[4]

Barzani estis elektita kiel Prezidanto de Iraka Kurdio fare de la Parlamento de Iraka Kurdio en junio 2005 [5] kaj kiel prezidanto li ludis gravan ludon en la milito kontraŭ la Islamŝtata grupo. En 2017 li gvidis la referendumon por la sendependeco de la Kurdia regiono de Irako sed ĝi malsukcesis post kiam Iraka registaro malakceptis la voĉdonon kaj la Kurdoj perdis teritoriojn precipe la naftoriĉan Kirkuk, kiun prenis la Iraka registaro. Post tio li rezignis kiel prezidanto de Iraka Kurdio sed tamen li gvidas la partion PDK.[6] Lia filo Masrour Barzani estas la nuna ĉefministro de Aŭtonoma Regiono Kurdistano.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]