Saltu al enhavo

Komia lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komia makrolingvo
коми кыв
Mapo
natura lingvo • makrolingvo • moderna lingvo
perma lingvaro
Parolata en  Rusio
Regiono Komiio, Perma regiono, Kirova provinco
Parolantoj 219 100
Skribo Cirila alfabeto
Lingvistika klasifiko
Urala
Finn-ugra
Finno-perma
Perma lingvaro
Komia makrolingvo

Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Komiio
Lingva statuso 3 sendube endanĝerigita
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 kv
  ISO 639-2 kom
  ISO 639-3 kom
  SIL KOM
  Glottolog komi1267
Angla nomo Komi
Franca nomo komi
v • d • r

Komia makrolingvo estas makrolingvo el perma lingvaro de finn-ugra lingvaro. Ĝi estas parolata en Komiio, Permja regiono kaj Kirova provinco.

Dialektoj

[redakti | redakti fonton]

La makrolingvo konsistas el dialektoj, kiujn oni povas disigi en la tri parencajn grupojn:

  • La komi-zirjana lingvo, aŭ simple la komia lingvo (коми кыв) estas la plej granda grupo. Ĝiaj dialektoj estas parolataj en Komiio kaj apude. Ekzistas la literatura normo de komi-zirjana lingvo, kiu estas oficiala en Komiio. En 2010 estis ĉ. 160000 parolantoj.
  • La komi-permjaka lingvo (перем коми кыв / коми-пермяцкӧй кыв) estis parolata en la Permja regiono, kie en 2010 estis ĉ. 63000 parolantoj de ĝi. En la Komi-Permjaka distrikto de la Permja regiono la lingvo havas oficialan statuson.
  • La komi-jodza lingvo (коми-ёдз көл, nomata laŭ la rivero Jazva) estas parolata fare de malgranda izolita grupo de komioj, loĝanta en Krasnoviŝerska distrikto de la Permja regiono. Oni rigardas la komi-jodzan lingvon aŭ aparta lingvo, aŭ dialekto de la komi-permjaka. Estas ĉ. 2000 parolantoj de la komi-jodza.[1]

Ĉiuj komiaj lingvoj estas skribataj per cirilaj alfabetoj.

Toponimoj

[redakti | redakti fonton]

En Okcidenta Siberio ekzistas pluraj komidevenaj toponimoj — sekvo de migrado de komioj al tiu ĉi areo, komenciĝinta post konkero de Siberio fare de Jermak Timofejeviĉ en la 16-a jarcento. Pejparte tio estis komi-iĵmanoj (komie изьватас ru, origine loĝantoj de areo ĉe rivero Iĵma ru), kiuj setlis en areo de Uralo ĝis Obo kaj eĉ trans ĝi, inter riveroj Poluj ru kaj Kunovat ru. Iuj estis transirantaj la riveron Nadim ru kaj migris direkte al la Taza golfo ru. Aktuale tio estas teritorioj de Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto — Jugra kaj Jamala-Neneca aŭtonoma distrikto[2].

Ili donis komiajn nomojn al diversaj geografiaj objektoj: montoj (iz; komie из), montetoj (milk; komie мыльк), riveroj (ju; komie ю), arbaraj riveroj (jol; komie ёль), riveretoj (ŝor; komie шор), trafluejoj (vis; komie вис), lagoj (ti; komie ты). Foje oni aldonis karakterizon de rilata objekto: kruta rivero (grubeju; komie грубею), granda arbara rivero (idĵidjol; komie ыджидёль), ŝtonoza rivereto (izŝor; komie изшор), lojta lago (nalimati; komie налиматы), trafluejo de neneco de la gento Vilka (vilkarvis; komie вылкарвис), ks[3].

En la komi-ĵma dialekto estas pluraj pruntovortoj (plejparte el la rusa lingvo) kaj tio speguliĝis ankaŭ en toponimoj, ofte kombinantaj elementojn de diversaj lingvoj.

Montokresto en nordokcidenta parto de Ŝuriŝkara distrikto (Jamala-Neneca aŭtonoma distrikto) nomiĝas Djavoliz (Diabla monto): djavol (ruse дьявол) kaj iz (komie из). Montarmasivo en Ĉeurala distrikto nomiĝas Rajiz (Paradiza monto): raj (ruse рай) kaj iz (komie из). Cetere la vorto raj haveblas ankaŭ en la komia lingvo kaj tradukeblas kiel limo, do eble temas pri lima funkcio de tiu ĉi montarmasivo, apartiganta Komiion de Okcidenta Siberio. Ĥrebetvoĵ (Montokresta Alfluejo): ĥrebet (ruse хребет) kaj voĵ (komie вож), do alfluejo fluanta de sur montokresto. Propastju (komie Пропастью, Abisma Rivero): propast (ruse пропасть) kaj ju (komie ю), do danĝera rivero kun forta fluo. Palnikŝor (Brulanta Rivereto, Rivereto en Forbruliĝinta Loko): palnik (ruse пальник) kaj ŝor (komie шор). Zolotoŝor (Ora Rivereto): zoloto (ruse золото) kaj ŝor (komie шор). Balbanti (komie Балбанты, Lago de Idoloj): balban (fuŝita ruse болван) kaj ti (komie ты), do lago ĉe kiu staras nenecaj idoloj. Balbanju (komie Балбанъю, Rivero de Idoloj): balban (fuŝita ruse болван) kaj ti (komie ты), do lago ĉe kiu staras nenecaj idoloj[4].

Foje toponimoj sin bazas sur nomoj de konkretaj personoj rilataj al tiuj lokoj: Artjomvanju (komie Артёмванью, Rivero de Artjom Ivanoviĉ), Maksimkaŝor (Rivereto de Maksim, familiare Maksimka), Jegorjol (komie Егорёль, do Arbara Rivero de Jegor) ks[5].

Aperis ankaŭ toponimoj kombinantaj elementojn de la ĥanta, mansa kaj neneca lingvoj: Ĥondejmilk (komie Хондэймыльк, Perdrika Monteto: dialekta nenece хондеэ kaj komie мыльк), Ĥobejiz (komie Хобейиз, Betula Monto: nenece хо kaj komie из), Lagortaju (komie Лагортаю, Furioza Rivero: nenece лохорта kaj komie ю), Ĥalmerŝor komie Хальмершор, Rivereto de Mortintoj, eble pro tomboj), Vanktivis (komie Ванктывис) aŭ Vangtovis (Trafluejo de Kava Lago: nenece ванг), Omrasŝor (komie Омрасьшор, Profunda Rivereto: ĥante омрась), Unvis (Granda Trafluejo: ĥante ун), Mansaranŝor (komie Маньсараншор, Eta Zirjana Rivereto: manse мань kaj manse саран), Saranjol (komie Саранёль, Zirjana Arbara Rivero)[5].

Nomo de la vilaĝo Ŝuriŝkari (komie Сюрӧськар), centro de Ŝuriŝkara distrikto signifas Korna Setlejo. En nomoj de pluraj ĥantaj vilaĝoj anstataŭ ĥanta finaĵo kurt (setlejo) estas uzata la samsignifa komia gort: Anĵigort, Karvoĵgort, Nimvoĵgort, Ovgort, Porisgort ks[6].

Plej abundas komiaj toponimoj en Berjozova distrikto (Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto — Jugra): Jengotaju (nenece яӈгота kaj komie ю, Rivero-Kaptilo), Kobilaju (komie Кобылаю: ruse кобыла kaj komie ю, Ĉevalina Rivero), Igvanjol (komie Игваньёль: ruse Иван Игнатович kaj komie ёль, Arbara Rivero de Ivan Ignatoviĉ), Ostjakŝor (ruse остяк kaj komie шор, Ĥanta Rivereto), Saranŝor (manse саран kaj komie шор, Zirjana Rivereto), Soroĉkavoĵ (ruse сорочка kaj komie вож, Ĉemiza Alfluejo), Sosva (komie Сӧдзьва, Pura Akvo), Ŝomesjol (komie Шомэсъёль, Arbara Karba Rivero), Jagjol (komie Ягъёль, Rivero de Pina Arbaro) ktp. Tamen preskaŭ neniuj setlejoj havas komiajn nomojn, kvankam nomo de vilaĝo Saranpaul en la mansa signifas "Zirjana Setlejo"[6].

En Oktjabrska distrikto (Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto — Jugra) estas eĉ ne unu komia nomo de akvaĵo krom eble kombinita nomo de rivero Rusjogan (komie Русьеган: komie розь kaj ĥante еган, Mallarĝa Rivero). Kelkaj setlejoj havas nomon formitan per ĥanta radiko kaj komia finaĵo "kar": Supra kaj Malsupra Narikari (komie Нарыкары, Setlejo de Malriĉuloj), Karimkari (eble de ruse кора, do Arboŝela Setlejo), Veĵakari (Sankta Setlejo), Ŝerkali (komie Шӧркар, Meza Setlejo)[7].

En Belojarska distrikto (Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto — Jugra) estas pluraj kombinitaj nomoj de akvaĵoj: Longĥotingvis (komie Лонгхотынгвис: ĥante лонгхот kaj komie вис, Trafluejo de Spiritoj/Idoloj), Ajvis (Ĉefa Trafluejo aŭ ĥante ай kaj komie вис, Eta Trafluejo) ktp[7].

En Nadima distrikto (Jamala-Neneca aŭtonoma distrikto) estas pluraj komiaj toponimoj: Kostivoĵ (komie Костывож, Intermeza Alfluejo), Kuimtiŝor (komie Куимтышор, Rivereto de Tria Lago), Ljokju (komie Лёкъю, Malbona Rivero), Nijaju (komie Костывож, Larika Rivero), Jagja (komie Ягъя, Rivero de Pina Arbaro) ks[7].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Ager, Simon (ed.). Komi. Omniglot: writing systems & languages of the world. Alirita 2020-12-04 .
  2. ↑ Квашнин, Ю. Н.. (2009) Г. Ю. Колева: К вопросу о распространении коми топонимов в низовьях Оби // Тюменская область: исторический опыт экономического и социального развития: материалы Всероссийской научно-практической конференции, посвященной 65-летию Тюменской области (21–23 мая 2009 г.) (ruse). Тюмень: ТюмГНГУ, p. 287. ISBN = 978-5-9961-00903.
  3. ↑ Квашнин, Ю. Н.. (2009) Г. Ю. Колева: К вопросу о распространении коми топонимов в низовьях Оби // Тюменская область: исторический опыт экономического и социального развития: материалы Всероссийской научно-практической конференции, посвященной 65-летию Тюменской области (21–23 мая 2009 г.) (ruse). Тюмень: ТюмГНГУ, p. 287. ISBN = 978-5-9961-00903.
  4. ↑ Квашнин, Ю. Н.. (2009) Г. Ю. Колева: К вопросу о распространении коми топонимов в низовьях Оби // Тюменская область: исторический опыт экономического и социального развития: материалы Всероссийской научно-практической конференции, посвященной 65-летию Тюменской области (21–23 мая 2009 г.) (ruse). Тюмень: ТюмГНГУ, p. 287–288. ISBN = 978-5-9961-00903.
  5. 1 2 Квашнин, Ю. Н.. (2009) Г. Ю. Колева: К вопросу о распространении коми топонимов в низовьях Оби // Тюменская область: исторический опыт экономического и социального развития: материалы Всероссийской научно-практической конференции, посвященной 65-летию Тюменской области (21–23 мая 2009 г.) (ruse). Тюмень: ТюмГНГУ, p. 288. ISBN = 978-5-9961-00903.
  6. 1 2 Квашнин, Ю. Н.. (2009) Г. Ю. Колева: К вопросу о распространении коми топонимов в низовьях Оби // Тюменская область: исторический опыт экономического и социального развития: материалы Всероссийской научно-практической конференции, посвященной 65-летию Тюменской области (21–23 мая 2009 г.) (ruse). Тюмень: ТюмГНГУ, p. 289. ISBN = 978-5-9961-00903.
  7. 1 2 3 Квашнин, Ю. Н.. (2009) Г. Ю. Колева: К вопросу о распространении коми топонимов в низовьях Оби // Тюменская область: исторический опыт экономического и социального развития: материалы Всероссийской научно-практической конференции, посвященной 65-летию Тюменской области (21–23 мая 2009 г.) (ruse). Тюмень: ТюмГНГУ, p. 290. ISBN = 978-5-9961-00903.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]