Saltu al enhavo

Donald Tusk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Donald Tusk
Persona informo
Donald Tusk
Naskonomo Donald Franciszek Tusk
Naskiĝo 22-an de aprilo 1957 (1957-04-22) (69-jaraĝa)
en Gdansko
Religio katolikismo vd
Etno kaŝuboj • poloj vd
Lingvoj pola • angla • germana vd
Loĝloko Sopot vd
Ŝtataneco Pollando Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater historia fakultato de la universitato de Gdansko - historioscienco (1976–1980)
liceo Nikolao Koperniko en Gdansko (1972–1976)
Universitato de Gdansko Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Civic Coalition (en) Traduki (2025–)
Civitana Platformo (2001–2025)
Unio de Libero (1994–2001)
Liberal-Demokrata Kongreso (1990–1994)
Eŭropa Popola Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Donald Tusk
Familio
Patro Donald Tusk Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Ewa Tusk Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Małgorzata Tusk (en) Traduki (1978–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < vd
Parencoj Józef Tusk (avo)
Bronisław Tusk (onklo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto • historiisto • ĉefministro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Varsovio • Bruselo • Gdansko / Dancigo vd
vicprezidanto de la pola parlamento
Dum 2001 ĝis 2005
Ĉefministro de Pollando
Dum 2007–2014
Antaŭulo Jarosław Kaczyński
Sekvanto Ewa Kopacz
2-a periodo
Dum 2023–
Antaŭulo Mateusz Morawiecki
Prezidanto de la Eŭropa Konsilio
Dum 2014–2019
Antaŭulo Herman Van Rompuy
Sekvanto Charles Michel
vd Fonto: Vikidatumoj
v • d • r
Donald Tusk
La nomumado de Donald Tusk je ofico de ĉefministro de Pollando fare de la prezidento de Pollando Lech Kaczyński en 2007
Donald Tusk (ĉefministro de Pollando) kaj prezidento de Rusio Dmitrij Medvedev en 2010
Donald Tusk kaj la tiutempa prezidanto de la Eŭropa Komisiono Jean-Claude Juncker, Poznano, 2014.

Donald Franciszek TUSK (naskiĝis la 22-an de aprilo 1957 en Gdansko, do nun 69-jaraĝa) estas pola politikisto, kunfondinto kaj de 2002 prezidanto de la partio Civitana Platformo (Platforma Obywatelska, PO).

Biografio kaj kariero

[redakti | redakti fonton]

De 2001 ĝis 2005 li estis vicprezidanto de la pola parlamento. Inter 2003 kaj 2006 li estis estro de la PO-frakcio en la parlamento. Tusk kandidatis en la elektoj pri la pola prezidanteco je la 9-a de oktobro 2005 kaj en la unua baloto ricevis 36,3% da voĉoj, relativan plimulton. En la dua baloto je la 23-a de oktobro 2005 li malvenkis kontraŭ Lech Kaczyński, tiama urbestro de Varsovio, per 46,5% kontraŭ 53,5%. Kaczyński en la unua baloto estis ricevinta 33,1%.

En la parlamentaj elektoj la 21-an de oktobro 2007 lia partio ricevis la plimulton de la voĉoj (ĉ. 44%). Donald Tusk fariĝis la nova ĉefministro de Pollando, post Jarosław Kaczyński. Tiupostene li gvidis la duan koalician registaron de Civitana Platformo kaj Pola Popola Partio ĝis sia demisio favore al Ewa Kopacz. De la 16-a de novembro 2007 ĝis la 22-a de septembro 2014 li estis ĉefministro en Pollando. Ekde la 1-a de decembro 2014 ĝis la 1-a de decembro 2019 li estis Prezidanto de la Eŭropa Konsilio post Herman Van Rompuy, sukcedis lin Charles Michel.

La 13-an de decembro 2023 li duafoje iĝis ĉefministro de Pollando.

Persona vivo

[redakti | redakti fonton]

Ambaŭ liaj gepatroj estas de origino kaŝuboj. Donald Tusk estas edzo de Małgorzata Tusk kaj havas kun ŝi du gefilojn: filo Michał (n. 1982) kaj filino Katarzyna (n. 1987).

Tusk parolas angle kaj germane.

Publikaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Był sobie Gdańsk (Estis Gdańsk), Gdansko 1997
  • Idee gdańskiego liberalizmu (Ideoj de liberalismo en Gdańsk), Gdansko 1998
  • Solidarność i duma (Solidareco kaj fiero), Gdansko 2005
  • Szczerze (Sincere), Gdansko 2019

Interesaĵo

[redakti | redakti fonton]

En majo 2012 Donald Tusk ricevis premion je la nomo de Walther Rathenau pro meritoj favore al la Eŭropa integrado.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]