Saltu al enhavo

Acquis communautaire

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Acquis communautaire
juro
v • d • r

La acquis communautaire[1] (france: aˌki kɔmynoˈtɛːʁ),[2] aŭ esperante Komuna akiraĵo[3], foje nomata la EU acquis, kaj ofte mallongigita al acquis,[2] estas la akumulita leĝaro, juraj agoj kaj juraj decidoj, kiuj konsistigas la korpon de Eŭropunia juro. La termino estas franca, "acquis" signifanta "tio, kio estis akirita", kaj "communautaire" signifanta "de la komunumo".[4]

La acquis devas ankaŭ esti plene akceptita de novaj membroŝtatoj aliĝantaj al EU, kaj ĝia rekono kaj apliko estas kondiĉo por aliĝo.

Ĝia enhavo ampleksas la tutan juran tekston de la Eŭropa Unio, inkluzive de la versio de la validaj bazaj traktatoj (primara leĝaro), kaj ankaŭ la tiel nomatan duarangan leĝaron, reglamentojn, direktivojn, decidojn, inkluzive de la decidoj kaj praktiko de la Eŭropa Kortumo, la juran tekston adoptitan en la kadro de la Komuna Ekstera kaj Sekureca Politiko, kaj la traktatojn kaj interkonsentojn finitajn de EU kun aliaj ŝtatoj aŭ aliaj internaciaj juraj unuoj. Laŭ iuj interpretoj, ĝi ampleksas ne nur la devigan juran tekston, sed ankaŭ ĉiujn principojn, deklarojn, konvenciojn kaj decidojn adoptitajn en la Eŭropa Unio, sendepende de ĉu ili estas jure devigaj aŭ ne.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ EuroVoc: Acquis communautaire (2024-07-11). }
  2. 1 2 Collins English Dictionary acquis communautaire. Alirita 5 August 2012 . }
  3. ↑ Eŭroĵargono ĉe EU-instancoj, sekurkopio:
  4. ↑ Rudolf, Uwe Jens. . ISBN 9780810873902. }